Reiri al tatoeba.org

Unuaj paŝoj ĉe Tatoeba

En ĉi tiu gvidilo ni trarigardos kelkajn bazajn funkciojn en Tatoeba.

Plenigi sian biografion

Unu el la unuaj farendaj aferoj estas la plenigo de via biografio. Vi povas aliri vian biografion, pasigante la muson super vian uzantonomon

Menuo uzanto

kaj alklakante "Mia biografio". La biografia paĝo estas dividita en du partojn. La unua enhavas viajn uzantajn kaj personajn informojn (kiujn vi rajtas jes aŭ ne plenigi). La parto sub ĝi enhavas la informojn pri la lingvoj, kiujn vi scipovas, kaj la nivelon, kiun vi opinias havi pri ĉiu el ili. Se vi elelektis vian gepatran lingvon dum la kreo de via konto, ĝi devus jam aperi kun kvinstela nivelo. Vi aldonu almenaŭ unu lingvon, alie vi ne povos krei frazojn.

Ĝisdatigi informojn en via biografio

Klakinte sur «Redakti», vi povas ĝisdatigi vian biografion, plenigi iujn personajn informojn, kiel vian nomon aŭ retejan adreson kaj aldoni priskribon, kiu aperos sur via biografia paĝo.

Klakinte sur "Aldoni lingvon" vi povas aldoni lingvon al la listo de lingvoj, kiujn vi scipovas, kaj atribui nivelon (de "preskaŭ neniom" ĝis "je denaska nivelo"). Tiu informo utilas al la aliaj uzantoj, por ke ili sciu, kiujn lingvojn vi regas, kiam ili vizitas vian biografion.

Kontribui

Skribi frazojn

Pleniginte vian biografion, vi pretas kontribui al Tatoeba. Ni rigardu, kiel vi povas aldoni viajn proprajn frazojn. La menuo "Kontribui", supre sur ĉiu paĝo, ebligas plurajn manierojn por kontribui en la projekto. Ni komencu ĉe la paĝo "Aldoni frazojn". Ĝia simpla interfaco ebligas rapidan aldonon de frazoj. Konsultu la paĝon How to Write Good Sentences por ekhavi ideon pri tio, kio estas bona kontribuo laŭ Tatoeba. Koncize:

  • Bonvolu skribi frazojn, kiuj sonas "nature", ne forgesante la interpunkciojn kaj majusklojn.
  • Ne aldonu frazojn protektatajn de aŭtorrajto.
  • Ne enmetu komentojn en la frazojn.

La frazoj, kiujn vi enigas, aperas en la suba parto de la paĝo.

Aldoni frazojn

Se vi rimarkas tajperaron en via frazo aŭ se vi deziras ŝanĝi ĝin, vi povas klaki sur la krajonan simbolon super la frazo, kiun vi volas ŝanĝi.

Korekti frazon

Se via frazo estas en la malĝusta lingvo, klaku sur la flagon por elekti la ĝustan.

※ Kromaj konsiloj ※ Kiam vi skribas viajn proprajn frazojn, povas okazi, ke super via kontribuo aperas jena mesaĝo:

Via frazo estas ne registrita, ĉar jam ekzistas jena:

Tio signifas, ke la frazo, kiun vi skribis, jam ekzistis en la tekstaro, do la via estis ne aldonita.

Traduki frazojn

Krom la aldono de originala enhavo alia tre grava parto de Tatoeba konsistas el la traduko de aliaj frazoj. Klaku sur « Traduki frazojn » sub la menuo «Kontribui» vi alvenos sur jena paĝo.

Traduki

Supozu, ke vi deziras traduki germanajn frazojn en Esperanton. Agordu "Frazoj en" je "la germana". "Ne rekte tradukitaj al:" je "Esperanto", elektu "Sinsekvo:" laŭ via deziro kaj klaku sur la butonon "Montri frazojn".

Aperos listo kun 10 frazoj respondantaj al viaj serĉkriterioj. Se vi vidas frazon, kiun vi kapablas traduki, klaku sur la tradukan simbolon super ĝi kaj enigu vian tradukaĵon. Se vi tajpis eraron, vi povas rekte surklaki ĝin kaj korekti ĝin. Fininte la nunan paĝon, vi povas aliri alian, uzante la paĝelektan sistemon malsupre sur ĉiu paĝo.

Ne forgesu, ke vi rajtas aldoni pli ol unu tradukon al unu sama frazo, se ĉiuj tradukoj taŭgas. Se vi scias plurajn naturajn manierojn por ĝuste traduki unu frazon, ne hezitu!

※ Kromaj konsiloj ※ Se vi volas afiŝi pli ol dek frazojn en ĉiu paĝo, vi povas modifi la elekteblon "Nombro da frazoj en paĝo" en viaj « Preferoj ». Sciu tamen, ke ŝanĝo de paĝo daŭras des pli longe, ju pli da frazoj afiŝendas.

Por pliaj détaloj pri la aldono de frazoj kaj tradukaĵoj, vi povas legi la artikolon «How to be a Good Contributor».

Komenti

Vi povas postlasi komentojn pri ajna frazo. Komentoj havas diversajn celojn:

  • Informi sin pri frazo
    Se vi trovas eraron, vi povas postlasi komenton porindi al la posedanto, kiel korekti ĝin. Se io ŝajnas al vi stranga, aŭ nekomprenebla, vi povas postlasi komenton, kaj iu eble povos klarigi ĝin al vi. Se vi trovas ion tute absurdan aŭ ne konsidereblan kiel frazon, vi povas postlasi komenton avertantan la tekstarajn respondeculojn, ke la frazo bezonas ilian atenton.
  • Klarigi vian propran frazon
    Se vi uzas lokajn esprimojn aŭ lingvan registron nekompreneblan por ĉiu, aŭ se vi volas simple aldoni kuntekston, vi povas postlasi komenton sub via propra frazo por klarigi ĝian signifon, se vi trovas tion necesa.
  • Helpi aliulojn
    Vi ankaŭ povas helpi aliulojn per viaj komentoj. La posedanto de frazo povas esti neaktiva kaj do nekapabla respondi demandon, aŭ povas simple ne rimarki, ke iu postlasis komenton pri lia frazo. Se vi vidas demandon, kiun vi kapablas respondi, ne hezitu!

※ Kromaj konsiloj ※ Vi povas rekte informi uzanton, skribante ties nomon antaŭitan de @.

Adopti

Klakinte sur «Adopti frazojn» sub la menuo «Kontribui», vi povas vidi la lliston de la orfaj frazoj en la elektita lingvoj. Orfaj frazoj estas tiuj, kiuj ne havas posedanton. Anstataŭ la kutima simbolo de posedanto , orfaj frazoj havas malplenan simbolon . Frazo povas esti orfa pro pluraj kialoj:

  • Ĝi apartenas al uzanto, kies konto estas neaktiva.
  • Ĝi estas kreita de uzanto, kiu rezignis pri ĝia propreco.
  • Ĝi venas el malnova versio de Tatoeba.

Kio ajn, vi povas helpi Tatoeba-n kontrolante kaj adoptante orfajn frazojn. Se vi tute certe scias, ke ĝi estas ĝusta kaj natura, vi povas adopti orfan frazon, klakante sur la malplenan simbolon de propreco. . Notu, ke la orfaj frazoj havas pli grandan verŝajnon esti malĝustaj, sed vi povos korekti ilin post adopto. Vi povas rezigni la proprecon de unu el viaj frazoj, klakante sur la simbolon de propreco .

Serĉi

Rapida serĉo

Ekzistas du ebloj por traserĉi la tekstaron. La plej simpla konsistas el la uzo de la serĉtabulo supre de ĉiu paĝo.

Serĉtabulo

La unua kampo estas por la vortoj aŭ esprimoj, kiujn vi volas serĉi. Tatoeba kapablas uzi progresintajn esprimojn por detali serĉon. Vi povas kontroli la funkciadon de la serĉilo en la artikolo «How to Search for Text», aŭ klakante sur «Helpo» en la serĉtabulo.

La dua kampo estas por elekti la lingvon, en kiu vi volas efektivigi vian serĉon.

La tria kampo estas por limigi la rezultojn de la serĉo je la frazoj havantaj tradukojn en specifita lingvo.

Jen ekzemplo. Supozu, ke vi volas serĉi, kie la Esperanta vorto «ĉokolado» estas tradukita kaj uzita en la angla. La Esperantaj frazoj ne tradukitaj en la anglan ne estos tre utilaj, ni do povas limigi nian serĉon je

frazoj en Esperanto enhavantaj «ĉokolado» kaj rekte tradukitaj en la anglan.

Tion ni povas esprimi, uzante jenajn serĉkriteriojn: ĉokolado, Espéranto, Angla

Nun supozu, ke vi lernas Esperanton kaj volas simple kontroli, kiel «ĉokolado» estas uzata en Esperanto. Ne gravas, ĉu la rezultoj estas jes aŭ ne tradukitaj en aliajn lingvojn, vi do povas limigi la serĉon je

Frazoj en Esperanto enhavantaj «ĉokolado»

tio estas esprimata per la kritarioj

ĉokolado, Esperanto, Ajna lingvo

Progresinta serĉo

La progresinta serĉ, kiel sugestas ĝia nomo, ebligas al ni starigi pli da kriterioj. Ni povas pli detale difini la kondiĉojn, kiun plenumu la celitaj frazoj kaj iliaj tradukoj. La plej bona maniero por kompreni, kiel funkcias la progresinta serĉado estas eksperimenti ĝin! Uzu ĝin, modifu unu kriterion kaj vidu, kiel la rezultoj ŝanĝiĝas.

※ Kromaj konsiloj ※ La kromaj serĉkampoj ĉiam estas afiŝataj sur la dekstra flanko de la paĝo atingita per serĉo. La kondiĉoj de tiu serĉo estas enmemorigitaj, por ke vi povu facile detaligi ilin por aliri la frazojn, kiujn vi vere volas vidi.

Organizi

Listoj

Super ĉiu frazo, krom la traduka simbolo kaj la redakta simbolo , vi eble rimarkis ĉi tiun simbolon . Ĝi estas uzata por aldoni frazon al listo. Listo simple estas kolekto de frazoj regrupitaj sub iu temo.

Ekzistas du specoj de listoj:

  • La privataj listoj estas uzataj de uzanto por privataj bezonoj.
  • La publikaj listoj estas kreitaj de la uzanto, sed alireblas de ĉiu.

Se la posedanto decidas tiel, lia listo povas esti kunlaborata, ebliganta al aliaj uzantoj aldoni frazojn.

Vi povas krei kaj aliri viajn listojn, klakante sur «Miaj listoj» sub via uzantonomo aŭ «Listoj» ekde via biografia paĝo. Por vidi la publikajn listojn vi povas klaki sur «Foliumi listojn» sub la menuo «Foliumi» supre de ĉiu paĝo.

Vortaro

Kiel por listoj de frazoj vi simile povas krei vian propran vortaron. Vi povas aliri vian vortaron, klakante sur «Mia vortaro» sub via uzantonomo . Vi povas aldoni vortlistajn erojn en ajna lingvo, kaj vidi ĉiujn viajn aldonitajn erojn kaj la nombron da frazoj, en kiuj ili aperas. La tria menuo, «Dezirataj frazoj» afiŝas ĉiujn vortarajn erojn, kiuj aperas en malpli ol dek frazoj (ne nur en viaj) por ebligi al uzantoj aldoni frazojn enhavantajn la deziratajn erojn.

※ Kromaj konsiloj ※ La paĝo « Dezirataj frazoj » alireblas ekde la paĝo (tute malsupre) «Aldoni frazojn».


Rilataj artikoloj

Rules and Guidelines
FAQ


Reiri al tatoeba.org